Atmano (budhismo)

Atmano (sanskrite आत्मन्, ātman; palie अत्ता) attā) estas termino trovita en barata filozofio. Ĝi estas la koncepto de la persona memo de la nedetruebla, eterna esenco de la spirito, kaj estas ofte tradukita per la vorto animo.

En la epoko de la Upaniŝadoj (750-500 a.K) oni komencas kompreni la kosman animon brahmo kaj la individuan animon atmano kiel unuon kiu reprezentas la veran esencon de la mondo. Tiu unuo en la kosmo nomiĝas brahmo kaj en la individuo ĝi nomiĝas atmano. Estas la celo de la vivo rekoni la unuecon de brahmo kaj atmano. Atmano estas ĉiam ekzistanta kaj neniam separiĝas de la kosma potenco de brahmo, kaj ĝi neniam ŝanĝas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search